Manda Ophuis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manda Ophuis
Liberiĝofestivalo 2008
Liberiĝofestivalo 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Manda Ophuis
Naskiĝo 27-an de novembro 1980 (1980-11-27) (43-jaraĝa)
en Nederlando
Deveno Nederlando Uithuizen, Nederlando
Ĝenroj Progresiva roko
Profesio kantisto
Aktivaj jaroj 20022016
Retejo Nemesea
vdr

Manda OPHUIS [≈ Ophojs] (Uithuizen la 27-an de novembro 1980) estas nederlanda kantistino kaj komponistino, kiu konatiĝis kiel la ĉefkantistino de la progresiva rok-bando Nemesea. Ŝi envolviĝis en muziko ekde junaĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1998, Manda komencis preni kantlecionojn. Ŝia instruisto estis studento je la konservatorio en Groningen kie ŝi estis allasita unu jaron pliposte. Tie ŝi komencis preni kantlecionojn de Floor van Zutphen kiu restis ŝia kantinstruistino dum la tempo je la konservatorio (2000-2004).

En 2003 Manda komencis preni klasikajn kantlecionojn, ankaŭ kun studento de la sama konservatorio. Ŝi prenis tiujn lecionojn dum du jaroj.

Manda diplomiĝis en 2004.

In 2005 Manda trovis novan kantinstruiston en Kees Taal. Kees instruis ŝin pri spirado, resonanco kaj kiel uzi la tutan korpon kiel instrumento.

En 2011 Manda decidis ke ŝi volas iri pli vasta kaj komencis preni kantlecionojn ankaŭ de Setske Mostaert.

Je la 1-a de aŭgusto 2016 Manda decidis forlasi la bandon post 14 jaroj. Ekde tiam ŝi kontinuas labori kun infanoj.[1]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la liberaj horoj, Manda kuiras, verkas kaj legas. Ŝiaj ĉefaj inspirfontoj estas Anneke van Giersbergen, Tori Amos, Christina Aguilera, kaj Kelly Clarkson.[2] La koramiko de Manda estas la gitaristo Hendrik Jan de Jong, kun kiu ŝi kunfondis la bandon Nemesea en septembro 2002.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Norman van den Wildenberg (2016-08-01). Zangeres Manda Ophuis verlaat Nemesea. rockmuzine.nl. Alirita 2016-08-01.
  2. Jim Hall (2008-03-30). Manda Ophuis (Nemesea) Interview at Musical Discoveries. Musicaldiscoveries.com. Alirita 2013-05-19.