Mandalajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mandalay
Administrado
Statuso Urbo
Lando Birmo
Regiono Mandalay
Demografio
Loĝantaro 927.000 (2005)
Loĝdenso 8293 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
21°58′N 96°4′O  /  21.967°N, 96.067°O / 21.967; 96.067 (Mandalajo)
Alto 90 m
Areo 113 km²
Horzono UTC+6:30
v  d  r
Information icon.svg

Mandalajo (Mandalay) estas la dua plej granda urbo de Birmo; ĝi havas 927.000 loĝantojn, aŭ 2,5 milionojn en sia aglomeraĵo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma regiono, en kiu situas la ĉefurbo de la lando, Pyinmana.

Mandalajo situas rektadistance ĉ. 250 km norde de Pyinmana kaj 580 km norde de Ranguno, ĉe kurbiĝo de rivero Iravadio.

Fortikaĵo

Mandalay posedas teksuman, metalmekanikan, ligno- kaj nutraĵ-industriojn kaj komercan havenon ĉe rivero Irrawaddy. En la historia urbokerno, ĉirkaŭata de muroj, troviĝas temploj, monaĥejoj, parkoj kaj la iama reĝa palaco; Mandalay estis ĉefurbo de la birma reĝlando ĝis la okupado de la lando fare de Britio en 1886.

Mandalay posedas internacian flughavenon (ICAO-kodo VYMD, IATA-kodo MDL).

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pagodo Kuthodaw estas konservata la plej granda "libro" de la mondo, konsistanta el 729 ŝtonaj "paĝoj", kiuj enhavas la budhismajn skribojn.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]