Manfria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfria
frakcio
Administrado
Poŝtkodo 93012
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 6′ N, 14° 8′ O (mapo)37.114.13888889Koordinatoj: 37° 6′ N, 14° 8′ O (mapo) [+]
Alto 19 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manfria (Italio)
Manfria (Italio)
DEC
Manfria
Manfria
Situo de Manfria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manfria [+]
vdr

Manfria estas itala vilaĝo kaj la sola civila frazione de la komunumo Gela, en la provinco Kaltaniseto, Sicilio. En 2001 ĝia loĝantaro estis 387 personoj.

Ĉirkaŭ la jaro 340 a.K., en sicilia ceramiko, unu el la 3 grupoj de atelieroj fakaj pri la ruĝfigura stilo estis nomita "Lentini-Manfria Grupo" kaj estis aktiva en Sirakuzo kaj Gela.

Manfria, nomita laŭ la samnoma mezepoka marborda turo, kreskis en la dua duono de la 20-a jarcento. Ĝi ricevis la oficialan statuson frazione post municipa leĝo de la 24-a de januaro 2006.

Manfria estas marhaveno situanta sur la mediteranea marbordo, 12 kilometrojn for de Gela kaj 27 el Licata. Ĝi konsistas el du loĝataj areoj, Manfria (okcidenta areo) kaj Lido Manfria, oriente. La vilaĝo estas apartigita de Marina di Butera, frazione de Butera, ĉe la trairo de la rivero Comunelli.

Turo de la vilaĝo Manfria

La turo de Manfria situas sur monteto inter la okcidenta areo kaj Lido. Ĝ estis parto de reto de siciliaj marbordaj turoj, konstruita laŭ la projekto de la florenca arkitekto Camillo Camilliani.