Mansarda tegmento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La principo de la mansarda tegmento

Mansarda tegmento estas oblikva tegmento, nomita honore al la franca arkitekto Francisko Mansart. Tamen la unua, kiu realigis la ideon de tia ekonomia uzo de la lasta etaĝo, estis Petro Lesko (france Pierre Lescot), konata per siaj laboroj pri Dipatrino de Parizo kaj Luvro.

La mansarda tegmento distingiĝas per konstrukciaĵo de deklivo, konsistanta el du partoj – la supra (malkruta) kaj malsupra (kruta). Formita tiamaniere pli ampleksa subtegmento nomiĝas mansardo.

Vidu ankaŭ