Manuel Nebra-Val

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Manuel NEBRA-VAL (naskiĝis 20-an de januaro 1914 en Barcelono, Hispanio - mortis la 26-an de septembro 1989 en Karakaso) estis multjara fidela membro de UEA, fervora filatelisto kaj dum kvar jardekoj aktivulo de la venezuela Esperanto-movado.

Li eklernis esperanton en 1931 en la Popoldomo de Barcelono.

Dum la jaroj 1946-48 li estis membro de "La Paco" kaj "Libre Penseé" en Brive (Francio). Kiam li, César Manzano kaj José Pique foriĝis al Venezuelo, iliaj francaj amikoj seniluziiĝis ĉar ili multe vivigis ambaŭ organizaĵojn.

En 1949 je ilia alveno al Karakaso, ili kontaktis la venezuelajn esperantistojn. Tiam ili kutime kunvenis en la "Casa de Monagas". Li fariĝis venezuela civitano en 1950. [1]

Referencoj

  1. Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-a datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane per Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio, 16a paĝo.