Manuel de Freitas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel de Freitas
Persona informo
Morto 8-an de decembro 1996
en Portugalio Maia, Portugalio
Lingvoj Esperanto
Nacieco portugalo
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton
  • Lasta vojaĝo de Scott (1942)
  • Vivo de Zola
  • Vivo kaj morto de Sokrato (1946)
  • Historio de Usono (1947)
  • Historio de la portugala literaturo (1948)
Esperantistiĝis en 1931
vdr

Manuel de FREITAS (mortis la 8-an de decembro 1996 en Maia, Portugalio) estis honora membro de UEA ekde 1947 kaj de Portugala E-Asocio.

Lerninte Esperanton en 1931, jam en la sekva jaro li postsekvis sian mortintan instruiston kiel estro de elementa kurso. Baldaŭ li aliĝis al LTFA, fariĝis delegito (ekde 1952 pri bahaismo), kaj servis inter 1938 kaj 1983 kiel ĉefdelegito, poste kiel vicperanto por Portugalio.

Dum la dua mondmilito, laŭ komisio de UEA, Freitas ekspedadis al la familianoj Zamenhof en Varsovio sekajn fruktojn kaj sardelojn, ĝis ilia deporto kaj mortigo en 1942.

En la 40-aj jaroj li tradukis multajn klerigajn libretojn diverstemajn de Agostinho da Silva, ekz. Lasta vojaĝo de Scott (1942), Vivo de Zola, Vivo kaj morto de Sokrato (1946), Historio de Usono (1947), Historio de la portugala literaturo (1948), kaj Galileo Galilei de Bento de Jesus Caraça (1948). Por publikigi ilin, li fondis Portugalan Eldonan Rondon, kies laboro pezis plejparte sur liaj propraj ŝultroj. Unu fojon la sekreta polico PIDE konfiskis ĉiujn PER-librojn trovitajn en lia loĝejo.

Freitas instruis Esperanton diversloke kaj verkis sukcesan korespondan kurson. Lia daŭra kaj persista agado en Portugalio des pli meritas admiron ĉar ĝi plejparte koincidis kun la preskaŭ 40-jara diktaturo de Salazar, periodo dum kiu Esperanto estis jen malpermesita, jen apenaŭ tolerata.