Maršovický vrch (Ralska montetaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maršovický vrch
monto
Burgo Jestřebí kaj Maršovický vrch de Puchavec
Oficiala nomo: Maršovický vrch
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro
Akvejo Robečský potok, Bobří potok
Situo Maršovický vrch
 - alteco 495 m s. m.
 - koordinatoj 50° 35′ 00″ N 14° 34′ 36″ O / 50.58333 °N, 14.57667 °O / 50.58333; 14.57667 (mapo)
Geologia konsisto grejso, vulkana roko, skisto
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Maršovický vrch
Portalo pri Geografio

Maršovický vrch (ĉirkaŭ 495, antaŭe 515 m s. m.) estas monto en distrikto Česká Lípa, en Regiono Liberec. Ĝi situas proksimume 1 km oriente-nordoriente de municipo Chlum sur katastra teritorio de setlejoj Chlum, Maršovice, Újezd kaj Jestřebí.

Fonolita rompo sur Maršovický vrch

Geomorfologia envicigo[redakti | redakti fonton]

La monto apartenas en tutaĵon Ralska montetaro, subtutaĵon Doksa montetaro, distrikton Polomené hory, subdistrikton Housecká vrchovina. Ĉi tien apartenas ankaŭ okcidente situantaj montoj Strážný vrch (468 m s. m.) kaj Holý vrch (428 m s. m.) (komune kun Maršovický vrch ili kreas senperan trimontejon sur okcidenta-orienta linio), la tuta montoriĉa plataĵo en orienta rando (forkigita de grejsaj ravinoj – en unu el ili ekz. kaverno Braniborská jeskyně), monto Šedina (473 m s. m.) kaj dumontejo Skalka (382 m s. m.).

Malpezaj fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur Maršovický vrch komencas linio de malpezaj fortikaĵoj, kiu apogas sin je deklivoj de la monto, tratranĉas ŝoseon I/38 kaj finas sur montopiedo Dědek. En konstrusektoro Q2 Jestřebí (konsisto de Vando Liběchov) estis sume 23 objektoj konstrue finitaj en aŭgusto kaj en septembro de 1938, sed armigitaj kaj ekipitaj ili jam ne estis.[1] Tri el la objektoj (registritaj de DFL kaj markitaj per numeroj 36, 231 kaj 233) troviĝis en miniga spaco de minejo kaj pro sekvoj de la minado ili jam senspure malaperis.

Aliro[redakti | redakti fonton]

Plej proksime eblas alveturi per aŭtomobilo ĝis Chlum aŭ ĝis Maršovice, poste daŭrigi piede sur arbaraj vojoj pli supren. La vojo al la montopinto estas danĝera kaj eniri en la ŝtonminejon oficiale malpermesita. Tra la suda deklivo kondukas flava flava turisma marko turisma marko el Chlum ĝis Sedla pod Maršovickým vrchem, kie ligas ruĝa marko kaj je iom pli krucigas ĝin verda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://dbase.ropiky.net/dbase.php?usek=1075697667 Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20140203233925) sektoro Q2 Jestřebí en Databázi lehkých objektů na ropiky.net