Mareuil-le-Port

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mareuil-le-Port estas franca komunumo en la departamento Marne en la regiono Champagne-Ardenne.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mareuil-le-Port situas en la valo de la Marne 20 km okzidente de Épernay, la sieĝo de la subprefektujo. La administra komunumo konsistas el la 3 vilaĝoj Mareuil-le-Port, Port-à-Binson und Cerseuil.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj trovaĵoj pruvas neolitikan setladon de la regiono. Sur la teritorio de la vilaĝo Port-à-Binson troviĝis romia setlejo.

Disvolvado de la enloĝantaro[redakti | redakti fonton]

La nombro de enloĝantoj de von Mareuil-le-Port restis vaste konstanta dum la pasintaj 40 jaroj kun etaj fluktuadoj, sed postrestis averaĝe la tutfranca evoluo. Kun eta naskiĝa pluso la fluktuado baziĝas esence sur ŝanĝado de loĝloko.

Evoluo de la nombro de enloĝantoj en Mareuil-le-Port
Jaro Engoĝanto

1962 [1] 1245
1968 1386
1975 1403
1982 1327
1990 1392
1999 1317
2005 [2] 1316

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Mareuil, klasifikita kiel Monument historique, originas el la 12a ĝis la 17a jarcento. La turo kaj la okcidenta portalo estis konstruitaj en la 12a jarcento. La romanika navo estis renovigita en la 16a jarcento. La transepto kaj la absido estas faritaj en la renesanca stilo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas stampita de la produktado de ĉampano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. INSEE: Bevölkerungsentwicklung von Mareuil-le-Port 1962-1999
  2. INSEE: Ergebnisse der Erhebungen 2004, 2005 und 2006