Margaret Chan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margaret Chan

Margaret Chan (tuta nomo: Margaret Chan Fung Fu-chun, en tradicia ĉina lingvo: 陳馮富珍, en simpligita ĉina lingvo: 陈冯富珍) estas ĉina kuracistino (naskiĝis en 1947 en Hongkongo). Ekde la 4-a de januaro 2007, ŝi estas ĝenerala direktoro [1] de la Monda Organizaĵo pri Sano (OMS) anstataŭante Lee Jong-wook, subite mortinta la 22-an de majo 2006. En 2012 ŝi reelektiĝis por dua oficperiodo. Ŝi estas la unua ĉinino kiu prezidas mondan organizaĵon proksime ligitan al la Unuiĝintaj Nacioj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Biografio en la ttt-ejo de la OMS (france)
  • CV oficiala en la ttt-ejo de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj (Ĉinio) (angle)