Maria Marten, or Murder in the Red Barn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maria Marten, or The Murder in the Red Barn (esperante Maria Marten, aŭ La Murdo en la Ruĝa Garbejo) estas brita melodrama filmo aperinta en 1935. Ĝi prezentas la aktorojn Tod Slaughter kaj Eric Portman kaj estis reĝisorita de Milton Rosmer, kies plej fama verko estis la samjara anglalingva adapto Emil and the Detectives.

Maria Marten estis inspirita de la famaĉa murdo de la ruĝa garbejo en 1827 en Polstead.