Maria de Boulogne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Maria, grafino de Boulogne (n. 1136, m. 1182), estis filino de reĝo Stefano de Anglio kaj Matilda de Boulogne.

Kiam ŝi ankoraŭ junis oni metis ŝin en monaĥinejo, sed ŝia frato Vilhelmo la 1-a mortis seninfane en 1159 kaj ŝi heredis la graflandon de Boulogne. Oni devigis ŝin forlasi la monaĥinejon kaj tiun jaron ŝi edziĝis al Mateo de Alzaco. La geedzeco estis ne feliĉa kaj ili eksedziĝis en 1170, kvankam ŝi naskis du filinojn. Poste ŝi denove eniris monaĥinejon ĉe Montreuil. Mateo daŭre regis la graflandon ĝis sia morto en 1173, kiam ilia filino Ida iĝis grafino. La alia filino, Matilda, heredis ŝiajn bienojn en Anglio.

Iuj sugestas ke Maria estis Maria de Francio, la mezepoka poetino.


Antaŭe: Grafo de Boulogne Poste: Blason Courtenay.svg
Vilhelmo la 1-a 11591182, kune kun Mateo de Alzaco Mateo de Alzaco (sola)