Maribel Verdú

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maribel Verdú

María Isabel Verdú Rollán (Madrido, 2-a de oktobro de 1970), konata en la arta etoso kiel Maribel Verdú, estas aktorino hispana kiu ludis en multaj filmoj por kino kaj televido kaj ricevis multajn premiojn pro sia agado kaj en Hispanio kaj en Meksikio.

Komencoj

Ŝi komencis karieron en reklamado. Ankoraŭ nur 13jaraĝa ŝi aperis jam en televidserio. Per la filmo 27 horas (27 horoj), de Montxo Armendáriz, kie ŝi ludis drogulinon, ege malfacila sperto, ŝi ekelstaris. Baldaŭ venis filmoj tiom gravaj kiom La estanquera de Vallecas (La tabakistino de Vajeko), de Eloy de la Iglesia, kaj El año de las luces (La lumjaro), de Fernando Trueba.

Sukceso

Ŝia rolo kiel senkulpulino en Amantes, de Vicente Aranda, markis la senĉesan ascendon en ŝia kariero kaj la maturecon de ŝia ludarto. El tiam ŝi aktoris por la ĉefaj hispanaj reĝisoroj: nome José Luis Garci, en Canción de cuna (Lulkanto); Bigas Luna, en Huevos de oro (Orovoj); denove Trueba, en la oskarpremia Belle Époque; Emilio Martínez-Lázaro, en Carreteras secundarias (Duarangaj ŝoseoj); Carlos Saura, en Goya en Burdeos (Goya en Bordozo); Gonzalo Suárez, en El portero (La golulo) kaj Oviedo Express, inter aliaj.

Internacie elstaras ŝia protagonista rolo en Y tu mamá también, de la meksika Alfonso Cuarón, al kiu sekvis El laberinto del fauno (La faŭna labirinto), de Guillermo del Toro. Post tiu filmo Maribel estis invitita formi parton de la Akademio de Hollywood.

En teatro debutis en 1986 per la rolo de Julieto kaj ekde tiam li aktoris en ambaŭ medioj. Ŝi partoprenis ankaŭ en diversaj televidserioj kiaj Turno de oficio, Segunda enseñanza, ktp.

Premioj

Maribel Verdú estis nomumita al Goya sesfoje. Pro Amantes, kiam ŝi ne gajnis antaŭ Sílvia Munt pro Alas de mariposa, pro La Celestina, de Gerardo Vera, kiam ŝi ne gajnis antaŭ la veterana Mari Carrillo pro Más allá del jardín, pro La buena estrella, de Ricardo Franco, kiam ŝi ne gajnis antaŭ Cecilia Roth en Martín Hach], en 2006 pro El laberinto del fauno, de Guillermo del Toro, kiam ŝi ne gajnis antaŭ Penélope Cruz. Fine en la kvina fojo Maribel ricevis la premion pro Siete mesas de billar francés, de Gracia Querejeta. Krom la Goya, Maribel posedas du premiojn Ondas kaj di Fotogramas de Plata (arĝentaj) pro la serio Canguros kaj kiel plej bonkvalita aktorino ĉe Los girasoles ciegos, de José Luis Cuerda.

Ŝi estas la unika hispana aktorino kiu ricevis la premion Ariel al plej bonkvalita aktorino en Meksikio, pro El laberinto del fauno.

Ŝiaj plej monproduktaj filmoj

  • 2006 - El laberinto del fauno - 83.258.226 $
  • 2001 - Y tu mamá también - 33.616.692 $
  • 1992 - Belle Époque - 11.080.021 $