Marie-Thérèse Boisseau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie-Thérèse Boisseau
Persona informo
Marie-Thérèse Boisseau
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1940 (1940-08-25) (83-jaraĝa)
en Talence,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Rennes 1 vd
Partio Unuiĝo por Popola MovadoUnuiĝo por la Franca Demokratio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie-Thérèse Boisseau estas franca politikistino kaj origine kuracistino specialiĝinta pri farmakologio, kiu naskiĝis je la 25-a de aŭgusto 1940 en Talence. Sian universitatan edukon ŝi akiris en la Universitato de Rennes.

Ŝi engaĝiĝas en la konservativaj politikaj partioj Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF) kaj poste Unuiĝo por Popola Movado. Interalie ŝi ekde la 1-a de junio 1997 ĝis la 18-a de junio 2002, do en la 11-a parlamenta periodo, nome de la partio UDF servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie ŝi reprezentis la 6-an balotan distrikton de la departemento Ille-et-Vilaine.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]