Markemblemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markemblemo de la fondaĵo Wikimedia

Markemblemo estas speciala signo uzita de firmao aŭ institucio, metita sur ion kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin. Markemblemo estas originala desegnaĵo, vorto, kombino de literoj, nombro k.a. kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj. Multaj firmaoj uzas kiel markemblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.

Origino

La uzo de markemblemo rapide progresas dum industria epoko. Konkurenco kaj tutmonda merkata ekonomio devigis firmaojn esti videblaj. Reklamo estis pli kaj pli uzita. Ĉiu entrepreno bezonis krei sian propran videblan identecon. Por esti rekonita, fabrikistoj markis siajn produktojn per simbolo, signo aŭ emblemo kaj la nomo de sia firmao.

Fasonado

Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Krei markemblemon estas grafik-dezajna laboro.

Vidu ankaŭ