Markkina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markkina (Finnlando)
Markkina (Finnlando)
DEC

Markkina (Samee: Markan) estas vilaĝeto ĉ. 10 km norde de Kaaresuvanto en la komunumo Enontekiö Finnlando.

La vilaĝeto nur estas atingebla pere de la E8 kaj situas ĉe la sablecaj bordoj de la neŝipveturebla rivero Könkämä. Apud ĝi estas feriejo, kiu servas kiel forirejo/alvenejo/tranoktejo por piedirantoj, sovaĝakvaj kanuantoj kaj flosantoj.

Oblikve je la alia flanko de la rivero situas la sam(mal)granda sveda vilaĝeto Maunu; inter ambaŭ vilaĝetoj oni devas vojaĝi distancon de 20 km, ĉar la nura interborda ligo estas en Kaaresuvanto/Karesuando.

Markkina (1819)