Markolo Foveaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markolo Foveaŭ

Markolo Foveaŭ (en maoria Te Ara a Kiwa) separas la Stevartinsulo/Rakiura, nome la tria plej granda insulo de Novzelando, el la Suda Insulo.[1] Estas tri grandaj golfetoj, nome Te Waewae, Oreti kaj Toetoes, ĉe la norda marbordo de la golfo, kiu estas ankaŭ hejmo de la urbo Bluff kaj ties haveno. Tra la markolo kuŝas la insuloj Solander, Stevarto/Rakiura kaj Ruapuke. LA markolo estas ĉirkaŭ 130 km longa (el Ruapuke al Malgranda Solander), kaj ĝi larĝas (el 14 km ĉe Ruapuke al 50 km ĉe Te Waewae kaj profundas el 20 al 120 m el oriento okcidenten. La markolo kuŝas ene de la kontinenta bretareo de Novzelando, kaj estis probable seka tero dum la epoko de la Pleistoceno.[2]

Notoj

  1. LINZ, 2433, 2009-03-28.
  2. Foveaŭ Strait. An Encyclopaedia of New Zealand (1966). Alirita 5a Marto 2010.