Marmoreco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bovaĵo "marmoreca".

Marmoreco estas la kvanto de intermetita graso ene de la viando videbla ĉefe en la areo de la okulo de la ripo en tranĉo farita inter la 12a kaj 13a ripoj. La marmoreco estas la ĉefa konsiderenda faktoro fare de la konsumanto por determini la kvaliton de la viando. Dum la nivelo de marmoreco estas pli granda, la viando estas pli bonkvalita, ĉar tiu havas pli bonan guston kaj ĝi estas pli sukeca. Marmoreco, tamen estas ankaŭ asocia de konsumantoj en kelkaj landoj kiel riskofaktoro kontraŭ la sano.

La ĝusta determinado de marmoreco fare de elektronikaj rimedoj dependas grandmezure de la determinado de la konturo de la longissimus dorsi. Determini la konturon komplikiĝas kiam ne ekzistas klara limigo de tiu muskolo fare de linioj de graso intermuskola. Tiu problemo postulas prilaboritajn teknikojn por procezado de bildoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]