Martin's Cove

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin's Cove estas grava loko por la mormona historio en Vajomingo. La bieno de 933 akreoj (3.8 km²) situas 55 mejlojn (89 km) sudokcidente de Casper, Vajomingo, en kantono Natrona.

La ejo hodiaŭ

Ĉirkaŭ 100.000 homoj vizitas la ejon ĉiujare, la plimulto estas membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.