Joseph Smith Monumenta Konstruaĵo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 15 Jun. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Vido de la vestiblo, el la supra nivelo kun la statuo de Joseph Smith, Jr..
La Monumenta Konstruaĵo Joseph Smith estas tiel nomata honore al Joseph Smith, Jr., la fondinto de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝi situas ĉe la angulo de Ĉefa Strato kaj Suda Templo en Sallaga Urbo. Antaŭe la Hotelo Utaho, nun ĝi estas administracia konstruaĵo. La 3-an de januaro 1978, ĝi estis aldonita al la Nacia Registro de Historiaj Lokoj kiel Hotelo Utaho.

