Marvan Barguti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marvan Barguti aŭ Marŭan Barguti (arabe مروان البرغوثي Marwān al-Barghūthī, palestin-arabe Marwān il-Barghūthi; naskiĝis la 6-an de junio 1958 en Ramallah) estas palestina politikisto kaj enprizonigita teroristo (el israela vidpunkto).

Li estas ĉefo de Fatah-Tanzim en Okcidenta Jordanlando, apartenas al gvidantoj de al-Aksa-Intifada. Li postulas ĉesigon de israela okupado de palestinaj teritorioj (okupitaj en 1967).

Li estis juĝita la 6-an de junio 2004 je kvinfoja ĝismorta kaj 40-jara prizono pro murdo de kvin israelaj civiloj. Li asertas, ke persone ne partoprenis la atencojn.

Barguti estas karisma kaj ŝatata poliitkisto inter la palestinoj, li kandidatiĝis eĉ por prezidenteco, sed la Fatah-movado elektis la pli moderan Maĥmud Abbas.

En aŭgusto de 2009, li estis eelktita al Centra Komitato de Fatah.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]