Masaniello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Masaniello estas unu el la plej gravaj figuroj de la napola tradicio.

Masaniello, alnomo de Tommaso Aniello d'Amalfi (Napolo, 29 de junio 1620 – 16 de julio 1647), estis fiŝisto kaj revolucia homo. Li iĝis la ĉefo de la napola ribelo inter la 7a kaj 16a de julio 1647 per kiu la popolo insurekciis kontraŭ la ŝarĝoj postulitaj de la hispana vicreĝlando.