Matilda I

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matilda I

Matilda Mk I

Baza karakteristiko
Homekipo 2
Longo 4.85 m
Larĝo 2.28 m
Alto 1.87 m
Maso 11.2 t
Blendo kaj armilekipo
Blendo 12-60 mm
Ĉefarmilo 1 × 7.7-mm aŭ 12.7-mm Vickers
Sekundaraj armiloj neniuj
Movumo kaj movo
Movumo forka 8-cilindra karburila motoro
70 ĈP
Risortigo blokita po 4, sur duonelipsaj risortoj
Maks. rapideco 13 km/h
Proporcio povumo/maso 6.3 ĈP/tunoj
Veturdistanco 128 km (sur ŝoseo)
vdr

Mk.I (A11) (angle Infantry Mk I, Matilda) estas brita meza infanteria tanko de la 1930-aj jaroj. Oni nomas ĝin kutime "Matilda I", por diferencigi ĝin de pli fama tanko "Matilda II", kiu estas kutime nomata sen cifero. "Matilda I" estis ellaborita en 1935-1936 de la firmo Vickers kaj destinita por subteni infanterion. Dum la amasfabrikado, en 1937-1940, oni ellasis 139 tankojn. Britaj trupoj aktive uzis ilin en 1940 en Francio; la germanaj tankoj apenaŭ povis difekti ilin. Dum evakuado de britaj trupoj oni lasis en Francio preskaŭ ĉiujn "Matildojn", kaj uzis la malmultajn savitajn tankojn kiel lernigajn.