Matilda la 2-a (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Matilda kun sia frato Oto sur la fondintotabulo de la Oto-Matilda-Kruco

Matilda la 2-a (naskiĝinta en 949; mortinta la 5-an de novembro 1011) estis abatino de la abatinujo Essen. La nepino de imperiestro Oto la 1-a el la gento de la Liudolfidoj validas kiel la plej grava abatino en la historio de Essen. La trezoroj, kiujn ŝi akiris por la katedrala trezoro de Essen, estas unikaj laŭ sia graveco. En la nefidinda abatinolisto de Essen el 1672 ŝi estas notita kiel dua abatino tiunoma. Matilda la 1-a, kies ekzisto estas pridisputata,[1] estus abatino de 907 ĝis 910.

Dokumentoj pri la vivo kaj kaj aparte la agado de Matilda maloftas. El la frua epoko de la abatinujo Essen (proks. 845–1150) entute ekzistas nur proksimume dokumentoj, tamen neniu samtempa kroniko aŭ vivopriskribo. Dum kiam la vivodatoj de Matilda estas konataj pro sia aneco al la familio de la Liudolfidoj, ŝia aktiveco estas kaptebla nur per entute dek mencioj en aliaj kronikoj kaj konserviĝintaj dokumentoj. Nur ekde plej lasta tempo oni provas dedukti la personecon de Matilda el la artverkoj kaj konstruaĵoj atribuendaj al ŝi.

Matilda estas pro la artaĵoj de la katedrala trezoro de Essen ja la plej konata abatino de Essen, tamen en la detalo multa restas esplorenda. Nur pli nova esploro taksas kiel vera la fakton, ke en la abatinujo Essen la potenco vere estis en virinaj manoj, kaj ke Matilda ne nur estis – ja artema, sed enfermita malantaŭ monaĥejaj muroj – seninflua nepino el imperiestra gento. Ekzempla por tio estas la interpreto de la Oto-Matilda-Kruco, kiun la historiistoj komence nomis Oto-Kruco kaj rigardis kiel donaco de Oto por la abatinujo de sia fratino. Plejparte oni rigardas ĝin kiel komuna donaco de la du gefratoj, samtempe kun la ŝanĝo de la interpreto fariĝis la nomo Oto-Matilda-Kruco. Intertempe historiistoj argumentas konvinke, ke la krucon nur donacis Matilda kiel memorilo por Oto. Pro tio Matilda estas ekzemplodona por la subtaksita rolo de la virinoj en la mezepoko.

Antaŭe: Abatino de Kolegiato Essen Poste: Wappen Stift Essen.svg
Ida 971-1011 Zofia

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tobias Nüssel: Überlegungen zu den Essener Äbtissinnen zwischen Wicburg und Mathilde. En: Das Münster am Hellweg 63, 2010, pj. 20–22.

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]