Matsudaira Nobuyasu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MATSUDAIRA Jirō-Saburō Nobuyasu (japane: 松平 次郎三郎 信康; naskiĝis la 13-an de aprilo 1559; mortis la 5-an de oktobro 1579) estis la plej aĝa filo de Tokugawa Ieyasu. Oni nomis lin ankaŭ "Okazaki Saburō" (岡崎 三郎), ĉar li iĝis la estro de Okazaki-kastelo(岡崎城) en 1570. Ĉar li estis filo de Tokugawa Ieyasu, oni foje nomas lin ankaŭ Tokugawa Nobuyasu (徳川 信康).

Kiel infano, Nobuyasu estis sendita al la ĉefurbo de la Imagawa-klano, Sumpu, situanta en la provinco Suruga (nuntempa Ŝizuoka (prefektujo)) kiel garantiulo. Poste li estis nomumita estro de Okazaki-kastelo en la provinco Mikawa (nuntempa Aiĉi (prefektujo)), la naskiĝloko de lia patro. Li partoprenis la batalon de Nagashino en 1575.

Kelkajn jarojn poste li estis suspektita pri perfido far Oda Nobunaga kaj estis enkarcerigita en Ohama, poste en Futamata, antaŭ ol ricevi ordon de sia patro memmortigi sin per seppuku en 1579. Tokugawa Ieyasu faris tion laŭ volo de Oda Nobunaga, malgraŭ ke ties filino Tokuhime (1559-1636) estis edzino de Nobuyasu.