Matt Jefferies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matt Jefferies
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1921 (1921-08-12)
en Lebanono
Morto 21-an de julio 2003 (2003-07-21) (81-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĉefdekoraciisto
vdr

Walter Matthew Jefferies (1921-2001), konata kiel Matt Jefferies, estis usona aviadisto kaj artisto, scenejisto kaj verkisto.

Li dizajnis multajn el la aferoj de klasika Star Trek, inkluzive la originan stelŝipon Enterprise, ĝian komandejon kaj malsanulejon. Krome, Jefferies respondecis pri projektado de iloj (inkluzive de manaj fazeroj), kaj la klingona logotipo kaj la D-7 batalŝipon.

Jefferies militservis dum Dua Mondmilito en aviadiloj B-17 Flying Fortress, B-24 kaj B-25 kiel fluginĝeniero.[1].

Li estis membro de la Aviation Space Writers Association kaj unu el la originaj membroj de la American Aviation Historical Society. Jefferies rekonstruis historiajn aviadilojn kiel ŝatokupo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The "All American" and WWII. www.mattjefferies.com. Alirita 2018-08-18.