Matth. Hohner AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hohner-buŝharmoniko „Chromonica“
Forró-muzikisto ludas Hohner-akordionon „Erica“

Hohner Musikinstrumente GmbH & Co. KG estas firmaoj en Trossingen (Germanujo), kiu produktas muzikinstrumentojn. Fondita en 1857 fare de Matthias Hohner (1833-1902), la entrepreno havis sian plej sukcesan epokon en la unua duono de la 20-a jarcento. Hohner estas aparte konata pro anĉinstrumentoj kiel buŝharmonikoj, sed ankaŭ akordionoj, bekflutoj, gitaroj kaj blovklavaroj inventintaj de Hohner en 1957. Krome la firmao produktis aliajn muzikinstrumentojn kaj inter 1968 kaj 1976 dumtempe ankaŭ komputilojn.[1][2] Dum la 60-aj kaj 70-dekaj jaroj Hohner akaŭ produktis elektronikajn orgenojn; tiujn ankaŭ uzis profesiaj bandoj, ekz. John Paul Jones (basisto de Led Zeppelin, respondeca por uzado de klavarinstrumentoj).

Literaturo

  • Berghoff, Hartmut: Zwischen Kleinstadt und Weltmarkt: Hohner und die Harmonika 1857-1961; Ferdinand Schöningh, Paderborn 1997 ISBN 3-506-70785-X

Referencoj

  1. Computer vom „Bläslemacher" Die Zeit vom 11. August 1972
  2. Nixdorf übernimmt Mehrheit bei Hohner GDC Computerwoche vom 3. Dezember 1976

Eksteraj ligiloj