Matti Vanhanen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matti Vanhanen

Matti Taneli VANHANEN (n. 4-an de novembro 1955, en Jyväskylä) estas finna eksa politikisto el la Centra partio. Li estis parlamentano ekde 1991 ĝis 2010 kaj ĉefministro ekde la 24-a de junio 2003 ĝis la 22-a de junio 2010. Post sia retiriĝo el politika laboro li estas direktoro an Asocio de Privataj Entreprenoj.

Matti Vanhanen havas edukon de magistro de sociaj sciencoj kaj antaŭ elektiĝo al parlamento en 1991 li laboris kiel ĵurnalisto en la loka gazeto Kehäsanomat en Vantaa (1985-1991).

Li estis ministro pri defendo dum kelkaj monatoj en 2003. En 2006 li estis la kandidato de la Centra Partio por ŝtatprezidanta posteno kaj ricevis 18,6 % el la voĉoj.

Eksteraj ligiloj