Matty Matlock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ray Bauduc, Herschel Evans, Bob Haggard, Eddie Miller, Lester Young, Matty Matlock en Teatrejo Howard, Vaŝingtono, proks. 1941.
Foto de William P. Gottlieb.

Matty Matlock (* 27-an de aprilo 1907 en Paducah, Kentukio; † 14-an de junio 1978; fakte Julian Clifton Matlock) estis usona diksilando-muzikisto (klarneto, tenorsaksofono), aranĝisto kaj bandestro.

Matty Matlock alkreskis en Naŝvilo, Tenesio kaj konatiĝis, kiam li en 1929 anstataŭis Benny Goodman en la bando de Ben Pollack. Li restis ĉe Pollack ĝis 1934 kaj aktivis tie kiel aranĝisto kaj klarnetisto. Ekde 1935 ĝis 1942 li laboris ĉe Bob Crosby kiel soloklarnetisto („Who's Sorry Now“, „Fidgety Feet“ 1937) kaj ankaŭ kiel saksofonisto en la lignoblova sekcio; krome li verkis aranĝaĵojn por la bando, „Wolverine Blues“ kaj „Panama“. Tiutempe li ankaŭ surdiskigis kun Bunny Berigan („Who's Afraid of Love“ 1937), Gene Gifford („Nothing But the Blues“ 1938), Vic Berton kaj Wingy Manone.

En 1943 li translokiĝis al Kalifornio kaj ludis ekde la fino de la 1940-aj jaroj en diksiland-orkestroj. Dumpase de sia kariero Matlock laboris kiel aranĝisto por diversaj televidspektakloj kaj por sontrakoj de kinofilmoj. En 1958/59 li sonregistris por kelkaj diskoj sub propra nomo, ekz Pete Kelly Let His Hair Down kaj And They Called It Dixieland.

Diskografiaj indikoj

Diskoj de la bandestro

  • Dixieland (Douglass Phonodisc)
  • Four-Button Dixie (Douglass Phonodisc)
  • They Made It Twice As Nice As Paradise and They Called It Dixieland (Douglass Phonodisc)

Diskoj de la gastmuzikisto

  • Ella Fitzgerald: Ella Fitzgerald Sings the Irving Berlin Song Book (Verve Records)
  • Ray Heindorf: Pete Kelly's Blues (Columbia Records)
  • Beverly Jenkins: Gordon Jenkins Presents My Wife The Blues Singer (Impulse! Records)
  • Ben Pollack: Ben Pollack's Pick-A-Rib Boys: Dixieland (Savoy Records), Dixieland Vols. 1, 2 & 3 (Savoy)
  • Frank Sinatra: Where Are You?, No One Cares (ambaŭ ĉe Capitol Records)

Fonto