Maurice Allais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Allais

Premio Nobel > Premio Nobel de Ekonomiko > Maurice ALLAIS < Ekonomiko


Maurice ALLAIS [Moris ALE] (naskiĝis la 31-an de majo jare 1911 en Parizo, mortis la 10-an de oktobro jare 2010 en Saint-Cloud) estis franca ekonomikisto, kiu ricevis en la jaro 1988 la Nobelan Premion de ekonomiko.

Li finstudis politeĥnikan lernejon en Parizo jare 1933 kaj post laboris en nacia ofico de ministoj. Dum la Dua mondmilito li partoprenis la operaciojn en italaj frontoj. Poste li servis en la statistika buroo de montminaj aĵoj en Parizo. De jaro 1946 li estiĝis profesoro en universitato de statistiko en Parizo. Li ankaŭ laboris en Usono, Svisio kaj en aliaj landoj. Jare 1980 li demisiis, sed ĝis nun li daŭrigis lian aktivan sciencan agadon.

Verkoj de Allais estas dediĉitaj al ĝenerala teorio de ekvilibro kaj komuna optimumo, al teorio de ekonomika kresko, teorio de maksimuma efikeco, teorio de distribuo, teorio de monoj kaj teorio de elekto. Li estas aŭtoro de teoremo de ekvivalenteco, paradosko de Allais.