Mayflower

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mayflower [mejfloŭer] estas grava, fama ŝipo de la usona historio, per kiu veturis la unuaj elmigrintoj el Anglio al Plymouth de Massachusetts, por fondi en 1620 la unuan konstantan nov-anglian setlejon.

La ŝipo

Laŭ esploroj, taksoj de histroiistoj, la akvoelpremo de la ŝipo estis ĉ. 180 tunoj kaj longis 27 m.

Oni konstruis en 1957 en Anglio - memore al historia vojo de Mayflower - la kopion de la originala ŝipo kaj oni ŝipis dum 53 tagoj al Massachusetts.

La unua marveturo

La unuaj setlontoj alvenis en Anglio el Nederlando, per la pli malgranda ŝipo Speedwell. Kiam la Mayflower ekveturis la 15-an de aŭgusto el Southampton, la Speedwell akompanis ĝin. ĉar evientiĝis, ke la Speedwell ne eletnas la maran veturon, tiel ĝi returniĝis dufoje. Finfine, kiam la Mayflower ekiris (6-an de septembro) el la anglia Plymouth unu monaton poste, kunprenis parton de la pasaĝeroj kaj varoj. La pli konataj unuaj kunveturantoj de la Mayflower estis William Bradford kaj Myles Standish.

La Mayflower - luita de la komerca entrepreno „Londonaj Aventuristoj”- ne povis atingi la donacitan teritorion en Virĝinio pro la tempesta veturo kaj post 66-taga ŝipado surbordiĝis ĉe la Cod-kabo, ĉe la hodiaŭa loko de Provincetown, ŝtato Massachusetts kaj sekvatage sur loko de la posta Plymouth elŝipiĝis 102 setlantoj (11-an de novembro).

Antaŭ la elŝipiĝo de Plymouth, la 11-an de novembro, 41 viraj pasaĝeroj kontraktis, ke ili formas politikan unuon por fondi komunan registaron kaj oni estimas la ontajn akceptotajn ĉiujn leĝojn kaj regulojn. Tiu dokumento (Majfloro-interkonsento) estis civila versio de la kutima presbiteriana eklezisa kontrakto. Tio donis bazon por regado de Plymouth. La ŝipo ankris en la natura haveno de la loko ĝis aprilo de la sekva jaro, tiam reiris al Anglio.

vidu ankaŭ

Charlotta Garrigue-Masaryková