Mecquignies
Mecquignies | |
---|---|
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Bavay |
INSEE kodo | 59396 [+] |
Poŝtkodo | 59570 |
Kodo laŭ INSEE | 59396 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Joseph Choque 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 584 (1 999) |
Loĝdenso | 122 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°16′36″N 3°47′54″O / 50.27667°N, 3.79833°O (mapo) Koordinatoj: 50°16′36″N 3°47′54″O / 50.27667°N, 3.79833°O (mapo) |
Alto | 118 m - 160 m |
Areo | 4,78 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 16′ 36″ Nordo 3° 47′ 54″ Oriento / 50.276666667 °N, 3.798333333 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Mecquignies [+] | |
Mecquignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 584 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Mecquignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Mecquignies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Mecquignies etendiĝas sur 4,78 km².
Administrado
Mecquignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.