Medicina Heroldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medicina Heroldo estis esperantlingva faka magazino pri medicino. Unua serio komenciĝis en julio 1924, en eldono de la esperantista kuracisto G. Georgiev en Bulgario. Dua serio sekvis post perforta interrompo per la Dua Mondmilito: Almenaŭ en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ĝi publikiĝis en Bel-Horizonto, Brazilo; unu el pluraj redakcianoj en tiu dua serio estis Carlos Lima Melo. La magazino aperis sub aŭspicio de Universala Medicina Esperanto-Asocio.