Meerwijck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meerwijck
kvartalo
Oficiala nomo: Meerwijck
Ŝtato Nederlando Nederlando
Situo Meerwijck
 - koordinatoj 53° 08′ 39″ N 06° 42′ 41″ O / 53.14417 °N, 6.71139 °O / 53.14417; 6.71139 (mapo)
Areo km² (700 ha)
Loĝantaro 1 240 (2008)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 9606
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando

Meerwijck [MERvejk] estas kvartalo en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen Nederlando. La kvartalo preskaŭ entute konsistas el neligitaj unufamiliaj domoj ĉe la bordo de la Zuidlaardermeer. La kvartalo estas parto de la vilaĝo Kropswolde, sed fakte situas aparte de ĝi. La nomo de la kvartalo estas transprenita de la biendomo Meerwijk en Midlaren je la transa flanko de la lago, kiu en 2009 estis rekonstruita kiel vilao.

La kvartalo konsistas el artefaritaj duoninsuloj je la nordorienta flanko de la lago. Preskaŭ ĉiuj domoj situas tuj ĉe la lago.

Apud la kvartalo situas la distreja areo kun la sama nomo. Ĝi enhavas kampadejon kaj jakthavenon. En la kampadejo oni povas bicikle aŭ piede transiri la riveron Hunze (loke nomata Drentsche Diep) per kablopramo. Krom tio oni konstruis porbiciklan ponton apud la fervojo dum la komenco de la 2010-aj jaroj per kiu ankaŭ estas fiksa ligo por bicikloj kun Noordlaren kaj Haren.

Kablopramo trans la Hunze apud Meerwijck (2012)
Strando en Meerwijck
Antaŭa biendomo "Meerwijk" en Midlaren


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Elaera foto

Stratvidaĵo