Megadeth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Megadeth
Persona informo
TTT
Retejo https://www.megadeth.com/
vdr

Megadeth estas usona bando de draŝa metalroko formita en Los-Anĝeleso en 1983 de kantisto/gitaristo Dave Mustaine. Konata pro sia teknike kompleksa gitarludado kaj muzikeco, Megadeth estas unu el la "granda kvaropo" de usona draŝa metalroko kun Metallica, Anthrax, kaj Slayer,[1] responsa pri la disvolvigo kaj popularigo de la ĝenro. Ilia muziko montras kompleksajn aranĝojn kaj rapidajn ritmopartojn, duoblajn ĉefajn gitarojn, kaj vortume temojn pri milito, politiko, religio, morto, kaj personaj rilatoj.

En 1985, Megadeth publikigis sian debutalbumon, Killing Is My Business... and Business Is Good!, en la sendependa diskeldonejo Combat Records, kaj ĝi atingis moderan sukceson. Ĝi altiris la atenton de pli grandaj diskeldonejoj, kio kondukis al Megadeth kontrakti kun Capitol Records. Oni publikigis ilian unuan ĉef-markan albumon, Peace Sells... but Who's Buying?, en 1986 kaj ĝi estis grava sukceso ĉe la subkultura metaletoso. Droga misuzado de bandanoj kaj personaj disputoj havigis al Megadeth negativan reklamadon fine de la 1980-aj jaroj. Tamen, la bando plu publikigis nombrajn platen-vendatajn albumojn, kiel So Far, So Good... So What! (1988), Rust in Peace (1990), kaj Countdown to Extinction (1992). Tiuj albumoj, kun tutmondaj turneoj, alportis al ili publikan rekonon.

Megadeth trairis plurajn membroŝanĝojn laŭlonge de sia 40-jara kariero, kaj Mustaine estis la nura konstanta membro de la bando. La bando provizore disbandiĝis en 2002 kiam Mustaine suferis brakvundon kaj re-establiĝis en 2004 sen longdaŭra basisto David Ellefson, kiu procesis kontraŭ Mustaine. Ellefson ĉiuokaze realiĝis al la bando en 2010, sed estis maldungita en 2021 inter plendoj de seksa miskonduto. La nunan membraron de Megadeth formas Mustaine, basisto James LoMenzo, gitaristo Kiko Loureiro kaj drumisto Dirk Verbeuren.

Megadeth havis platenajn atestilojn en Usono por kvin el siaj dek ses studialbumoj,[2] kaj ricevis dekdu nomumojn al premioj Grammy. Megadeth ricevis sian unuan premion Grammy en 2017 pro la kanto "Dystopia" en la kategorio pri Plej Bona Metalludado.[3] Megadeth gastigis sian propran metalfestivalon, Gigantour, kelkajn fojojn ekde Julio 2005, kaj tenis sian unuan MegaCruise en Oktobro 2019.

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

  • Dave Mustaine – gitaroj, ĉefa voĉo (1983–2002, 2004–nun)
  • James LoMenzo – baso, apoga voĉo (2006–2010, 2022–nun)
  • Kiko Loureiro – gitaroj, apoga voĉo (2015–nun)
  • Dirk Verbeuren – drumoj (2016–nun)

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Killing Is My Business... and Business Is Good! (1985)
  • Peace Sells... but Who's Buying? (1986)
  • So Far, So Good... So What! (1988)
  • Rust in Peace (1990)
  • Countdown to Extinction (1992)
  • Youthanasia (1994)
  • Cryptic Writings (1997)
  • Risk (1999)
  • The World Needs a Hero (2001)
  • The System Has Failed (2004)
  • United Abominations (2007)
  • Endgame (2009)
  • Thirteen (2011)
  • Super Collider (2013)
  • Dystopia (2016)
  • The Sick, the Dying... and the Dead! (2022)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erlewine, Stephen Thomas. "Megadeth Biography". AllMusic. Alirita la 24an de Aŭgusto, 2022.
  2. "American album certifications – Megadeth". Recording Industry Association of America. Alirita la 19an de Marto, 2019.
  3. "Megadeth". GRAMMY.com. 17a de Marto, 2014. Alirita la 31an de Januaro, 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Megadeth en la angla Vikipedio.