Megan Fox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Megan Fox en Parizo (2009)

Megan Denise FOX (Rockwood, Tennessee, Usono, la  16-an de majo 1986(nun 1986-05-16) (37‑jara) estas usona aktorino, fotomodelulino.

Biografio

Ŝi dancis ekde la aĝo de 5 jaroj kaj lernis aktoradon. Ŝia familio translokiĝis en 1996 al Florido, kie ŝi pludaŭrigis kaj finis la lernadon.

Ŝi venkis en belulina konkurso en 1999, poste ŝi komencis aktoradon. Ŝia unua rolo estis en la filmo Holiday in the Sun en 2001 kun Mary-Kate Olsen kaj Ashley Olsen. Ŝi sukcesegis per la filmo Transformers en 2007 kaj iĝis tutmonde konata.

Oni prezentis en 2009 la filmon Jennifer's body, en kiu ŝi ludas kun Amanda Seyfried.

Privata vivo

Ŝi vivis inter 2004 kaj 2009 kun kolego, Brian Austin Green. Ili gefianĉiĝis en 2007, sed ili disiĝis en 2009. La aktorino estas ambaŭseksama.

Ekde 2010, Megan Fox estas modelstarulino en modomarkoj de Armani.

Filmaro

  • 2001: Holiday in the Sun
  • 2003: Bad Boys 2
  • 2004: Confessions of a Teenage Drama Queen
  • 2004: Crimes of Fashion
  • 2004: Two and a Half Men
  • 2007: Transformers
  • 2008: Whore
  • 2008: How to Lose Friends & Alienate People
  • 2009: Transformers: Revenge of the Fallen
  • 2009: Jennifer’s Body
  • 2010: Jonah Hex
  • 2011: Passion Play
  • 2012: Friends with Kids
  • 2012: The Dictator
  • 2012: This Is Forty