Mehdi Mahdavikia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mehdi Mahdavikia
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1977 (1977-07-24) (46-jaraĝa)
en Teherano
Ŝtataneco IranoGermanio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.mahdavikia.de/
vdr
Mehdi Mahdavikia

Mehdi MAHDAVIKIA (24-an de julio 1977 en Teherano) estas irana futbalisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Mahdavikia ludis junaĝe en la irana klubo Bank Melli Teheran. Li estis distingita en 1995 per ora ŝuo. La trarompon alportis por li la ŝanĝo al la irana elstara klubo Persepolis Teheran en 1995, kun kiu li festis trifojan ĉampionecon kaj iĝis membro de la Irana futbala nacia taĉmento. Li ŝanĝis en januaro de 1999 – post la por li sukcesa futbala mondĉampionado de 1988 – al VfL Bochum.

Li ludis flankan ŝturmiston en la dekstra kaj meza kampo. Post malfortiĝo de VfL Bochum, li ŝanĝis al Hamburger SV kaj en junio 2007 al Eintracht Frankfurt.

Nacia taĉmento[redakti | redakti fonton]

Mahdavikia ludis pli ol 100-foje por la Irana futbola nacia taĉmento. En aŭgusto de 2006, Mahdavikia iĝis nova kapitano de Irana nacia futbola taĉmento kiel sekvanto de Ali Daei.

Li uzis en junio de 2009 verdan kruran rubandon dum ludo kontraŭ la Sud-Koreio en Seulo. Tiel li esprimis - kun aliaj taĉmentanoj - solidarecon kun irana opoziciulo Musavi. Pro tio la irana ŝtato malpermesis por li kaj Ali Karimi, Hossein Kaabi, Vahid Haŝemian la realvenon al Irano.

Sukcesoj, titoloj[redakti | redakti fonton]

kiel nacia futbalisto

Kun futbalkluboj

Distingoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]