Mehmet Ali Ağca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mehmet Ali Ağca (9-an de januaro 1958) estas turka ekstremdekstrulo, kiu staris proksime al la turka terorisma grupo Grizaj Lupoj. Li atencis la 13-an de majo 1981 la tiaman Papon Johano Paŭlo la 2-a sur la Placo de Sankta Petro en Romo. Li vundis la papon ĉe la stomako per du pafaĵoj. Pri lia motivo ekzistas diversaj teorioj, sed oni plej ofte akuzas la tiaman sovetan sekretservon KGB.

La papo vizitis lin en la prizono kaj esprimis sian pardonon al li.

Post sia 19-jara puno en Italio, Ağca estis liverita en 2000 en Turkion. Tie li estis denove enporizonigita por pluaj 7 jaroj pro murdo de la ĵurnalisto Abdi Ipekci en 1979.

Komence de 2006 li liberiĝas el la prizono.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.rotten.com/library/bio/crime/assassins/mehmet-ali-agca greke http://www.novinite.com/view_news.php?id=46594 greke http://www.repubblica.it/2005/c/sezioni/esteri/papa4/nuovagca/nuovagca.html greke http://www.weblog.ro/soj/2005-03-31.html#28411