Meloso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meloso (greke Μήλος) estas greka insulo en la Egea Maro inter kontinenta Grekio kaj Kreto.

Ĝi situas inter 36,6° kaj 36,8° N kaj 34,32° kaj 34,55° E kaj apartenas al la Cikladoj. Ĝia areo estas 151 km²; ĝi havas ĉ. 3.500 ndash; 4.500 loĝantojn. Ĝia ĉefa haveno estas Adharnas, kiu situas ĉe golfo, kiu preskaŭ duonigas la insulon. Supre de ĝi situas la ĉefurbo Plaka. La profunda golfo havas vulkanan originon; ĝia centro iam estis kratero.

Sur la insulo estis trovita la statuo de la Melosa Venuso (Afrodita).

Arkeologiaj trovaĵoj pruvas, ke la insulo estis loĝata jam en neolitiko, kvankam ĝi troviĝas 100 km de la eŭropa kontinento.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.milos-island.gr greke http://www.travel-to-milos.com greke http://www.milos.gr