Mencejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Divido en mecejlandoj de la insulo Tenerifo en la momento de la konkero

Mencejohispane Mencey estas la titolo kiun ricevas la monarĥo aŭ reĝo de la guanĉoj de Tenerifo, kiu regis mencejlandon (teritorio aŭ regno). La ekvivalento en Gran Canaria estas Guanarteme.

Statuo de Tinerfo la Granda en Adeje, Tenerifo
Statuo de Beneharo en la Placo de la Patronino de Kanarioj (Tenerifo)

En Tenerifo, la lasta granda mencejo, estis Tinerfo la Granda (Menciendas ke multaj el la nomo de la mencejoj, estas imagaĵo de la poeto Antonio de Viana), naskiĝinta preskaŭ okdek jaroj post la konkero de Kanarioj. Danke al kelkaj manskribaĵoj konserviĝas la nomoj de mencejoj kaj militistoj kiel Benkomo, filo de la mencejo Sunto, kiu havis sian kortegon en Adeje (cent jaroj antaŭ la konkero) kaj li regis la tutan insulon. Li havis 9 laŭleĝajn filojn kaj unu neleĝa, kiuj poste ribeliĝis kaj dividis la insulon en naŭ mencejlandoj:

Krom tiuj ankaŭ ekzistis eta teritorio por lia neleĝa filo kiu poste konatiĝis kiel "Pinto de la Malriĉa Hidalgo" (nuntempe la Pinto de la Hidalgo).

La mencejoj havis kunsidejon nomata Tagoror. En 1502, jarojn post la verŝajne finita konkerado de la insulo, reunuiĝis la Mencejlando Adeho sub la regado de la mencejo Iĉasagŭo.