Mentavaja Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mentavaja Markolo kaj provinco Okcidenta Sumatro en Indonezio.

La Mentavaja Markolo estas markolo kiu separas ĉefan insulon Sumatro el la Mentavajaj Insuloj, en Indonezio. Tiuj insuloj kuŝas proksimume je 150 km disde la Sumatra marbordo. Ties akvoj apartenas al la Hinda Oceano. Teroj de ambaŭ flankoj apartenas al la provinco Okcidenta Sumatro. La markolo estas ĉirkaŭ 450 km longa kaj el 100 al 150 km larĝa. La ĉefa urbo de la markolo estas la ĉefurbo de Okcidenta Sumatro, nome Padang.

Koordinatoj: 2° 00′ S 100° 30′ O / 2.000 °S, 100.500 °O / -2.000; 100.500 (mapo)