Mersin
Mersin estas ĉefurbo de la provinco Mersin en sudoriento de Turkio. Ĝi estas antikva havenurbo kiu situas laŭ la marbordo de la Mediteraneo. Ĝi havas proksime 733.066 enloĝantojn, laŭ censo de 2000.
Okcidente de la urbo situas ruinoj de la romia havenurbo Soli-Pompeiopolis. Oni trovis ankaŭ spurojn de neolitika setlejo – 3 km norde de la hodiaŭ a havenurbo.
Mersin havas nenaturan havenon, kiun oni elektis, ĉar ĝin ne minacas ŝlimiĝo kaj ĝi havas bonajn trafikajn konektoj al la internaj turkaj areoj.
Fervojo iras el Mersin al Adana, kiu aliĝas al la bagdada fervojo. El la haveno pramo iras al Kipro.
En Mersin funkcias plej granda naftorafinejo de Turkio.
- Koordinatoj: 36° 48′ N 34° 48′ O / 36.800 °N, 34.800 °O (mapo)Koordinatoj: 36° 48′ N 34° 48′ O / 36.800 °N, 34.800 °O (mapo)
Eksteraj ligiloj
greke http://www.mersin.gov.tr greke http://www.mesbas.com.tr greke http://www.mersin-bld.gov.tr greke http://www.anatolia.luwo.be/Mersin.htm