Metroo de Dubajo
La Dubaja Metroo estos sen veturigisto, aŭtomatigita metroa reto, konstruata en la Emirlanda urbo de Dubajo. La konstruado finiĝos je la 9-a de septembro de 2009.
La reto havos 2 aŭ 3 fervojojn de la trifervoja sistemo kiuj estas subtera en la mezurbo kaj supertera (en altigataj viaduktoj).
Dubaja Metroo reto
- Ruĝa Linio: 50-kilometrojn longa linio kun 35 stacioj de Ĝebel Ali Haveno, la Amerika Universitato en Dubajo, tra la mezurbo, al la Flughavena Libera Zono.
- Verda Linio: 20-kilometrojn longa linio kun 22 stacioj de Dubaja Festa Urbo, tra la mezurbo, Dubaja Internacia Flughaveno Terminalo 1 kaj 3, kaj al Raŝidija.
- Blua Linio: 47-kilometrojn longa linio laŭlonge de Vojo de la Emirlandoj, sed la ĝusta vojplano ne estas konata. [1]
- Purpura Linio: La ĝusta vojplano ne estas konata, sed la linio-konstruado finiĝos en 2012.