Mezo-kvadrata maniero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En matematiko, la mezo-kvadrata maniero estas maniero generi pseŭdohazardajn nombrojn. En praktiko ĝi estas ne bona maniero, ĉar ĝia periodo estas kutime tre mallonga kaj ĝi havas iujn kripligantajn malfortecojn. La maniero estis unue sugestita far John Von Neumann en 1946.

Ekzemple, por generi vicon de dek-ciferaj pseŭdohazardaj nombroj, oni devus krei dek-ciferan komencan valoron kaj kvadratigi ĝin. La mezaj dek ciferoj de la rezulto estas la venonta nombro en la vico. Oni devus tiam kvadratigi tiun, kaj tiel plu.

Klare, por generilo de n-ciferaj nombroj, la periodo povas esti ne pli granda ol 10n. Se la mezaj dek ciferoj estas ĉiuj nuloj, la generilo tiam eligas nulojn eterne. Se la unua duono de nombro en la vico estas nuloj, la sinsekvaj nombroj malkreskos al nulo. Ĉi tiujn rulojn al nulo estas facile detekti, kaj ili okazas tro ofte por praktika uzebleco de ĉi tiu maniero.

John Von Neumann konsciis pri tiuj problemoj, sed por liaj celoj la mezo-kvadrata maniero estis rapida (grava por uzo en la ENIAC), kaj ĝiaj eraroj estis facile detekteblaj (kiam ĝi fiaskis, ĝi ĝenerale fiaskis videble).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]