Mia Europo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mia Europo
gazeto
Ĝenro Porinfana malkovra magazino pri Eŭropa Unio
Periodeco Ĉiumonata

Lando FrancioFrancio
Urbo Parizo
Publikigisto Mia Europo SAS (memeldono)[1]
Ĉefredaktisto Pauline Colin
Establodato 2018
Lingvoj

franca


Retejo https://www.miaeuropo.eu/
vdr

Mia Europo[nb 1] estas porinfana (de 8 jararĝe) sendependa, senreklama ĉiumonata revuo pri Eŭropa Unio, fondita en 2018 de Pauline Colin, diplomiĝinta fakulo pri eŭropaj aferoj[4]. Ĝi celas konigi kaj rakonti Eŭropon al infanoj per artikoloj kaj aktualaĵoj. Ĉiumonate, lando aŭ regiono estas honorita per tuta artikolaro kiu esploras ĝiajn geografion, historion, kulturon, lingvon, gastronomion kaj sportadon. Dua parto de la magazino konsistas el eŭropaj kaj mondaj aktualaĵoj porinfane klarigitaj[5].
Pauline Colin: "(La nuntempaj infanoj) naskiĝis en la "jam konstruita" Eŭropa Unio. Ĝi estas la sola generacio, kiu konis nur la eŭron, la malfermajn limojn, la eŭropan pasporton ... Eŭropo estas parto de ilia ĉiutaga vivo, sed ili tre malmulte aŭdas pri ĝi. Do "Mia Europo" estas subteno por ebligi al ili, en la lernejo aŭ hejme, malkovri Eŭropon kaj poste konstati, ke ili estas parto de ĝi, ke ili estas eŭropanoj!"[1]

Skipo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo ja devenas de la esperanto "Mia Eŭropo"[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (franclingve) Pauline Colin, fondinto de "Mia Europo": "Eŭropo komponas la ĉiutagon de la infanoj, sed ili tre malmulte priaŭdas pri ĝi", ĉe taurillon.org, 26-a de septembro 2019
  2. (franlingve) "Mia Europo", la unua porinfana magazino pri Eŭropo, ĉe Mafamillezen.com, 9-a de majo 2020
  3. (franclingve) Oficiala retejo
  4. (franclingve) "Mia Europo", la magazino de la eŭropaj infanoj, festas sian unuan naskiĝtagon Arkivigite je 2020-12-05 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe Presseédition.fr, 15-a de septembro 2019
  5. (franclingve) De unu jaro la revuo "Mia Europo" malkovrigas Europon al infanoj ĉe Histoiresordinaires.fr, 15-a de septembro 2019