Michael Bolton
Michael Bolton | |||||
---|---|---|---|---|---|
Micheal Bolton en Barcelona (2010)
| |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Michael Bolotin | ||||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1953 (71-jaraĝa) en New Haven, Konektikuto | ||||
Edz(in)o | Maureen McGuire | ||||
Ĝenroj | pop-rokmuziko | ||||
Profesio | kantisto, aktoro, produktoro | ||||
Retejo | www.michaelbolton.com | ||||
| |||||
Michael Bolton, naskiĝis kiel Michael Bolotin (New Haven (Konektikuto), la 26-an de februaro 1953) estas usona aktoro, verkisto kaj kantisto, ĉefe konata pro liaj rok-baladoj kaj tenor-voĉo.
Ĝis nun vendiĝis 53 milionoj da albumoj de li tutmonde. Li gajnis diversajn premiojn inter kiuj American Music Award kaj Grammy Award. Li ankaŭ kantis duetojn kun la germana kantistino Helene Fischer. Krom tio li faris muzikvideon en 2001 kun The Lonely Island kiu fariĝis interreta furorkanto kaj estas spektita, en unu monato, pli ol 20 milionfoje je YouTube. Li ankaŭ kantis version de la konata kristnaskkanto Santa Claus Is Coming To Town.
Filmaro
Kiel aktoro
- Dune (1984)
- Meet Wally Sparks (1997)
- Snow Dogs 2002
- The Onion Movie (2008)
- Two and a Half Men (2012)
Kiel produktoro
- Offside (kurtfilmo) (2001)
- Good Advice (ĉeffilmo) (2001)
- Terror at Home: Domestic Violence in America (TV) (2005)
- The Other Side of the Tracks (ĉeffilmo) (2008)