Mihály Almási Gergely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ALMÁSI GERGELY Mihály (alma:ŝi gergej) estis hungara unitariisma pastro, la 14-a episkopo de unitariisma eklezio de Transsilvanio naskita en Homoródalmás la 11-an de januaro 1654 kaj mortinta en Koloĵvaro la 23-an de marto 1724.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Almási Gergely studis en Koloĵvaro, kie en 1678 li fariĝis instruisto kaj lernejestro. De 1680 li studis en Nederlando en Lejdeno ĝis 1682. Komence li estis helpinstruisto de la altlernejo, poste de 26-a de novembro 1692 li estis elektita episkopo. Li havis rolon en la refunkciigadon de la unitariisma presejo en 1696.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.