Mikkeli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Mikkeli
Blazono de Mikkeli

Mikkeli estas urbo en provinco Suda Savonio, en gubernio Orienta Finnlando. Mikkeli estas ĉefurbo de provinco Suda Savonio kaj de gubernio Orienta Finnlando. Mikkeli havas 46 532 loĝantojn (komence de 2006) kaj ĝia areo estas 1622,1 km², el kio 303,6 km² estas akvo. La urbo kreskis forte en 2001 kiam ĉirkaŭa Kampara komunumo de Mikkeli kaj komunumo Anttola estis ligitaj al la urbo. Komence de 2007 ankaŭ komunumo Haukivuori estas ligita al Mikkeli.

Mikkeli estas fondita kiel urbo en 1838 fare de rusa caro Nikolao la unua.

Dum la Vintra milito kaj Daŭriga milito 1939–40 kaj 1941–44 en Mikkeli situis la ĉefstabejo de Finna armeo.

Centro de Mikkeli