Mikola Kuliŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuliŝ Mikola ukraine Микола Куліш (1892-1937) - ukraina dramverkisto. Unu el la plej tragikaj personoj de ukraina kulturo de 30aj jaroj de XX jc.

Naskiĝis en Ĥersona provinco, finis Odesan kolegion de suboficiroj, partoprenis la Unua mondmiliton, servis en Ruĝa armeo. Laboris en Odesa provinca administrejo de l'popola klereco.

1924 - verkis sian unuan dramon "97", sekvant-jare translokiĝis al Ĥarkivo, kie proksimiĝis kun Mikola Ĥvilovij kaj Lesj Kurbas. Redaktis revuon "Ĉervonij Ŝlaĥ" (ukr. - Ruĝa Vojo). Liaj pint-dramoj - "La popola Malaĥij" (1928) kaj "Mina Mazajlo" (1929). La plejmulton da liaj dramoj surscenigis en la teatro "Berezil" Lesj Kurbas.

1935 - kondamnita en "ukraina naciismo" kaj pafmortigita (1937) kune kun Valerian Pidmohilnij.