Lesj Kurbas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lesj Kurbas

KURBAS Lesj (ukraine: Лесь Курбас) (25-a de februaro 1887-3-a de novembro 1937) estis fama ukraina aktoro kaj reĝisoro.

Naskiĝis en Sambir (nun - Lviva provinco) en aktora familio. Finis gimnazion en Ternopilo, studie en Universitato de Vieno kaj Lviva Universitato. 1916 - eklaboris en "Molodij teatr" de Kijivo.

Fondinto de politika teatro (1922-1926) kaj poste - de filozofa teatro en Ukrainio. Por lia filozofa teatro "Berezil" en Kijivo-Ĥarkivo (1926-1933) estis trovita dramverkisto - Mikola Kuliŝ.

Tamen, dramoj de M. Kuliŝ "La popola Malaĥij" kaj "Mina Mazajlo" ne estis subtenataj de recenzistoj. Oni eĉ kritikis reĝisoron pro la "pesomosmigado de l'sovetia realeco". Baldaŭ L. Kurbas estis arestita en Moskvo kaj sendita dekomence konstrui Belomor-Baltan kanalon (norda Rusio) kaj poste - al Solovki-insularo. Tie li estis pafmortigita en 1937.