Lesj Kurbas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lesj Kurbas
Persona informo
Naskonomo Олександр-Зенон Степанович Курбас
Naskiĝo 25-an de februaro 1887 (1887-02-25)
en Sambir
Morto 3-an de novembro 1937 (1937-11-03) (50-jaraĝa)
en Sandarmoĥ
Tombo Sandarmoĥ
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUkraina Popola RespublikoSovetunio
Alma mater Lviva UniversitatoUniversitato de Vieno
Memorigilo Lesj Kurbas
Familio
Patro Stepan Kurbas
Patrino Vanda Yanovycheva
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisorofilmreĝisoro • reĝisoro • teatrologo • dramaturgotradukisto
vdr

KURBAS Lesj (ukraine Лесь Курбас) (25-a de februaro 1887-3-a de novembro 1937) estis fama ukraina aktoro kaj reĝisoro.

Naskiĝis en Sambir (nun - Lviva provinco) en aktora familio. Finis gimnazion en Ternopilo, studie en Universitato de Vieno kaj Lviva Universitato. 1916 - eklaboris en "Molodij teatr" de Kievo.

Fondinto de politika teatro (1922-1926) kaj poste - de filozofa teatro en Ukrainio. Por lia filozofa teatro "Berezil" en Kievo-Ĥarkivo (1926-1933) estis trovita dramverkisto - Mikola Kuliŝ.

Tamen, dramoj de M. Kuliŝ "La popola Malaĥij" kaj "Mina Mazajlo" ne estis subtenataj de recenzistoj. Oni eĉ kritikis reĝisoron pro la "pesomosmigado de l'sovetia realeco". Baldaŭ L. Kurbas estis arestita en Moskvo kaj sendita dekomence konstrui Belomor-Baltan kanalon (norda Rusio) kaj poste - al Solovki-insularo. Tie li estis pafmortigita en 1937.